Enkonduko

Ĉi tiu retejo enhavas Esperant-lingvajn tradukojn el la retejo de UN pri la kampanjo UN75.  Ĝi estas funkciigita de volontulo, kaj nepre ne estas oficiala retejo de UN.

Por festi la datrevenon de la fondiĝo de UN, ĝi volas okazigi tutmondan konversacion.  Ĉi tiu retejo ekzistas por helpi Esperantistojn, kiuj volas partopreni en tiu konversacio per ilia lingvo.

Ĉi tiu paĝo iam havos liston de ĉiuj paĝoj, kiuj ĝis nun tradukiĝis.  Plej grava estos la enketilo, kie vi rajtos doni, en la komentoj, viajn opiniojn pri la demandoj.  Oni sendos al UN resumon de viaj rimarkoj.

Nepre rekontrolu ĉi tiun paĝaron foj-foje por vidi la novajn dokumentojn, kaj la ŝanĝojn al tiuj, kiuj jam ĉeestas!

La tradukinto faris sian plej bonan, tamen ne povas garantii, ke la tradukoj estas sen eraroj! 

Traduko de la ĉefpaĝo de la retejo de UN75.

Traduko de la enketilo

Traduko de la Oftaj Demandoj

Laste redaktita la 22-an de marto, 2020

Comments

Popular posts from this blog

Oftaj Demandoj

La 75-a datreveno de la fondiĝo de UN!

Enketilo