Posts

Showing posts from March, 2020

Oftaj Demandoj

Ĉi tiu paĝo estas traduko el ĉi tiu originalo.  Ĝin faris volontulo, kiu faris sian eblon plej bone traduki.  Tamen, oni ne povas promesi, ke ĝi estas senerara. D. UN75 petas, ke homoj "aliĝu al la konversacio", kaj prezentu ideojn por pritrakti la defiojn, kiujn ni alfrontas.  Kiel homoj partoprenu? Ni volas atingi kiom eble plej multajn homojn, do ni starigis diversajn rimedojn por intertrakti kun UN75 Mallonga reta demandaro Dum-ĉeestaj kaj retaj interparoloj, faritaj kunlabore kun partneroj Ilaro por tiuj, kiuj volas organizi la proprajn dialogojn Reta respondilo por kapti la rezultojn de la dialogoj (kun la ebleco doni respondojn pere de partneroj por tiuj, al kiuj mankas retkonekton) Aldone, ni laboras kun partneroj por fari sondeojn, fokus-grupojn, tradiciajn analizojn de donitaĵoj kaj de entjeraj komunikiloj por kapti la kiel eble plej vastan gamon da vidpunktoj, kaj por provizi reprezentajn kaj statistike fortajn donitaĵoj por komplementi la dialogojn.