Enketilo
ATENTON: klaku ĉi tie por atingi pli novan version de ĉi tiu enketilo en Eperanto, kiun vi povas plenumi rekte per la reto. La respondojn oni resume sendos al UN.
-----
Ĉi tiu paĝo estas neoficiala traduko de la enketilo, kiun vi povas atingi klakante la butonon "Take the Survey" ĉe ĉi tiu paĝo. Ĝin faris volontulo, kiu faris sian eblon plej bone traduki. Tamen, oni ne povas promesi, ke ĝi estas senerara. Se vi volas respondi al la enketilo, vi povas malfermi alian fenestron kun la oficiala enketilo kie ĝi troviĝas, kaj kompreni la demandojn pere de ĉi tiu traduko. Metu viajn respondojn nur en la oficialan enketilon, tiel, ke oni sendos ilin al UN. Se vi volas skribi ion en la skatolojn, kie eblas tekste respondi, komencu per noto: "The following message is in Esperanto."
-------
Entute, ĉu vi opinias, ke homoj en 2045 estos en pli bona situacio, malpli bona situacio, aŭ sama situacio kompare kun via nuna situacio?
Pli bona La sama Malpli bona
Se vi imagus la mondon, kiun vi volus vidi post 25 jaroj, kiujn tri eblecojn vi plej multe volus vidi?
Elektu maksimume tri.
Nepra - Tre grava - Iom grava - Ne tre grava - Tute ne grava
Kion, laŭ vi, faru la Ĝenerala Sekretario por alfronti ĉi tiujn tutmondajn evoluojn?
-------
Post kiam vi klakos la butonon "Next", vi vidos la jenan tekston:
Preskaŭ finita!
Via respondo restos anonima, sed ĉi tiuj bazaj informoj helpos nin pli bone kompreni vin.
Genro
Ina Vira Alia
Proksimuma aĝo
15 aŭ malpli 16 - 30 31-45 46-60 61 kaj pli
Nivelo de edukiĝo
Iom da bazlernejo Finis bazlernejon Finis mezlernejon Post-mezlerneja
Urbego / Urbo / Vilaĝo
*La loko estos aŭtomate eltrovita per pagata servo. Ĝi ne implicas la esprimon de iu ajn opinio flanke de Unuiĝintaj Nacioj pri la jura stato de iu lando, teritorio, urbo, aŭ regiono aŭ ties instancoj, aŭ pri la markigo de ĝiaj landlimoj aŭ aliaj limoj.
This translation has been provided pro bono by Jon Liechty. It is not an official UN translation.
Ĉi tiun tradukon liveris senpage Jon Liechty. Ĝi ne estas oficiala traduko de UN.

La mondo travivas plurajn transformiĝojn. Nia klimato ŝanĝiĝas rapide. Ni rimarkas gravajn ŝanĝojn en teknologio kaj en la konsisto de nia loĝantaro. Kaj ni alfrontas riskojn pro kreskantaj malegalecoj, longdaŭraj konfliktoj, kaj novaj formoj de perforto. La mastrumado de ĉi tiuj evoluoj postulos kunlaboron trans limoj, sektoroj kaj generacioj. Tion postulos ankaŭ la atingo de nia komunuma vizio por pli sekura, justa, kaj pli daŭripova mondo.
Viaj respondoj al ĉi tiu demandaro helpos plibonigi internacian mastrumadon de ĉi tiuj evoluoj, kaj pli bone situigos nin por atingi niajn aspirojn pri pli hela tutmonda estonteco en 2045 - kiam la Unuiĝintaj Nacioj fariĝos 100-jara.
Entute, ĉu vi opinias, ke homoj en 2045 estos en pli bona situacio, malpli bona situacio, aŭ sama situacio kompare kun via nuna situacio?
Pli bona La sama Malpli bona
Se vi imagus la mondon, kiun vi volus vidi post 25 jaroj, kiujn tri eblecojn vi plej multe volus vidi?
- Pli bona aliro al sanservoj
- Pli da eblecoj por dungiĝo
- Malpli da konflikto
- Pli da egaleco ene de landoj
- Pli daŭripova konsumo kaj produktado
- Pli da egaleco inter landoj
- Pli da egaleco inter viroj kaj virinoj
- Pli da naturmedia protektado
- Pli bona aliro al edukado
- Pli bona mastrumado de internacia migrado
- Pli da respekto por homaj rajtoj
- Alia, bonvolu skribi
Elektu maksimume tri.
- Riskoj, kiuj devenas el teknologio (privateco de datenoj, efiko ĉe laboro)
- Klimat-ŝanĝiĝo kaj naturmediaj demandoj (ekz-e poluado, senarbariĝo)
- Nukleaj armiloj kaj aliaj armiloj de amas-detruado
- Riskoj de terorismo
- Armita konflikto kaj politike- motivita perforto
- Rapidaj ŝanĝoj en niaj loĝantaroj (ekz-e pli da homoj loĝantaj en urboj, maljuniĝantaj loĝantaroj)
- Organizita krimo (ekz-e homvendado)
- Kibermilito kaj nov-formaj armiloj (ekz-e artefarite inteligentaj armiloj)
- Perforta migrado kaj dislokigo (ekz-e homoj forkurantaj de konflikto aŭ katastrofoj)
- Kolapso de rilatoj inter landoj
- Riskoj sanrilataj (ekz-e pandemioj, kreskanta rezisto al antibiotikoj)
- Alia, bonvolu specifigi
Nepra - Tre grava - Iom grava - Ne tre grava - Tute ne grava
Kion, laŭ vi, faru la Ĝenerala Sekretario por alfronti ĉi tiujn tutmondajn evoluojn?
-------
Post kiam vi klakos la butonon "Next", vi vidos la jenan tekston:
Preskaŭ finita!
Via respondo restos anonima, sed ĉi tiuj bazaj informoj helpos nin pli bone kompreni vin.
Genro
Ina Vira Alia
Proksimuma aĝo
15 aŭ malpli 16 - 30 31-45 46-60 61 kaj pli
Nivelo de edukiĝo
Iom da bazlernejo Finis bazlernejon Finis mezlernejon Post-mezlerneja
Urbego / Urbo / Vilaĝo
*La loko estos aŭtomate eltrovita per pagata servo. Ĝi ne implicas la esprimon de iu ajn opinio flanke de Unuiĝintaj Nacioj pri la jura stato de iu lando, teritorio, urbo, aŭ regiono aŭ ties instancoj, aŭ pri la markigo de ĝiaj landlimoj aŭ aliaj limoj.
This translation has been provided pro bono by Jon Liechty. It is not an official UN translation.
Ĉi tiun tradukon liveris senpage Jon Liechty. Ĝi ne estas oficiala traduko de UN.
Comments
Post a Comment