Posts

Enketilo

Ĉi tiu paĝo estas neoficiala traduko de la enketilo, kiun vi povas atingi klakante la butonon "Take the Survey" ĉe ĉi tiu paĝo.  Ĝin faris volontulo, kiu faris sian plej bonan.  Tamen, oni ne povas promesi, ke ĝi estas senerara.  Se vi volas respondi al la enketilo, vi povas malfermi fenestron kun la oficiala enketilo, kaj kompreni la demandojn pere de ĉi tiu traduko.  Metu viajn respondojn nur en la oficialan enketilon, tiel, ke oni sendos ilin al UN.  Se vi volas skribi ion en la skatolojn, kie ebleas teksta respondo, komencu per noto: "The following message is in Esperanto."

-------

La mondo travivas nombron da aliformiĝoj.  Nia klimato ŝanĝiĝas rapide.  Ni vidas gravajn ŝanĝojn en teknologio kaj en la konsisto de loĝantaroj de multaj landoj.  Kaj ni alfrontas riskojn pro kreskantaj malegalecoj, longdaŭraj konfliktoj, kaj novaj formoj de perforto.  La regado de ĉi tiuj tendencoj bezonos kunlaboron trans limoj, sektoroj kaj generacioj.  Tion ankaŭ bezonos la atin…

La 75-a datreveno de la fondiĝo de UN!

Ĉi tiu paĝo estas neoficiala, parta traduko el ĉi tiu originalo.
Partoprenu la Konversacion.  Estu la Ŝanĝo.  #UN75 Por festi sian 75-an datrevenon en 2020, Unuiĝintaj Nacioj lanĉos la en historio plej grandan tutmondan konversacion pri la rolo de tutmonda kulaboro en la konstruado de la estonteco, kiun ni deziras. Kial nun? La traktado de aferoj, kiel la klimata krizo, malegaleco, novaj formacioj de perforto, kaj la gravaj ŝanĝoj, kiujn ni vidas en popolnombrado kaj teknologio por atingi la Celojn por Daŭripova Evoluigo, - nia kunpartata vizio de la estonteco - bezonos kunlaboro trans limoj, sektoroj kaj generacioj.

Sed ĝuste tiam, kiam ni bezonos kolektivan agadon pli ol iam ajn, subteno por tutmonda kunlaboro malplifortiĝas.  En multaj landoj publika fido en tradiciaj institucioj malkreskas, kaj rilatoj inter landoj malfaciliĝas.  Interparolo - kaj agado - pri tutmondaj temoj ne povus esti pli urĝe necesa.  Per ĉi tiuj konversacioj, UN celas kontrui tutmondan vizion de 2045 - sian…

Enkonduko

Ĉi tiu retejo enhavas Esperant-lingvajn tradukojn el la retejo de UN pri la kampanjo UN75.  Ĝi estas funkciigita de volontulo, kaj nepre ne estas oficiala retejo de UN.

Por festi la datrevenon de la fondiĝo de UN, ĝi volas okazigi tutmondan konversacion.  Ĉi tiu retejo ekzistas por helpi Esperantistojn, kiuj volas partopreni en tiu konversacio per ilia lingvo.

Ĉi tiu paĝo iam havos liston de ĉiuj paĝoj, kiuj ĝis nun tradukiĝis.  Plej grava estos la enketilo, kie vi rajtos doni, en la komentoj, viajn opiniojn pri la demandoj.  Oni sendos al UN resumon de viaj rimarkoj.

Nepre rekontrolu ĉi tiun paĝaron foj-foje por vidi la novajn dokumentojn, kaj la ŝanĝojn al tiuj, kiuj jam ĉeestas!

La tradukinto faris sian plej bonan, tamen ne povas garantii, ke la tradukoj estas sen eraroj! 

Traduko de la ĉefpaĝo de la retejo de UN75.

Laste redaktita la 5-an de februaro, 2020