Oftaj Demandoj

Ĉi tiu paĝo estas traduko el ĉi tiu originalo.  Ĝin faris volontulo, kiu faris sian eblon plej bone traduki.  Tamen, oni ne povas promesi, ke ĝi estas senerara.

D. UN75 petas, ke homoj "aliĝu al la konversacio", kaj prezentu ideojn por pritrakti la defiojn, kiujn ni alfrontas.  Kiel homoj partoprenu?

  • Ni volas atingi kiom eble plej multajn homojn, do ni starigis diversajn rimedojn por intertrakti kun UN75
  • Mallonga reta demandaro
  • Dum-ĉeestaj kaj retaj interparoloj, faritaj kunlabore kun partneroj
  • Ilaro por tiuj, kiuj volas organizi la proprajn dialogojn
  • Reta respondilo por kapti la rezultojn de la dialogoj (kun la ebleco doni respondojn pere de partneroj por tiuj, al kiuj mankas retkonekton)
  • Aldone, ni laboras kun partneroj por fari sondeojn, fokus-grupojn, tradiciajn analizojn de donitaĵoj kaj de entjeraj komunikiloj por kapti la kiel eble plej vastan gamon da vidpunktoj, kaj por provizi reprezentajn kaj statistike fortajn donitaĵoj por komplementi la dialogojn.

D. Kio okazos kun la trovitaĵoj?  Ĉu estos rezultoj kaj agoj?

Enketilaj rezultoj kaj respondoj el la dialogoj, inkluzive de la ideoj kaj solvoj produktitaj, daŭre dissemiĝos, sur-rete kaj pere de niaj partneroj.  Ili ankaŭ prezentiĝos al mondaj estroj kaj altrangaj oficialuloj de UN dum eventoj.  La plej elstara el ĉi tiuj estos alt-nivela renkontiĝo de Estroj de Ŝtatoj kaj Gubernioj en Novjorko je la 21-a de septembro, 2020, dediĉota al la 75-a datreveno.

Dum la iniciato, UN75 atentigos pri agoj, kiujn povas fari unuopuloj kaj grupoj por subteni la estontecon, kiun ni deziras.  Ni ankaŭ esperas, ke tiuj, kiuj partoprenos UN75-on daŭrigos la intertrakton kun UN post 2020, kaj ke la partnerecoj, kiuj konstruiĝos, povos daŭri, por helpi fari pluajn komunumajn agadojn.

D. Kiam okazos la unuan dialogon?  Ĉu mi povos partopreni?  Kiujn eventojn oni planas por 2020?

Iu ajn povas organizi dialogon.  Ni nuntempe konstruas partnerecojn por certigi, ke ni atingas kiom eble plej multajn homojn.  Ni ankaŭ organizos nombron da dialogoj, fizike kaj rete.  Detaloj estos disponeblaj ĉe nia retejo, post kiam ili pretiĝos.

D. Viaj temo-resumoj traktas precizajn temojn, kiel klimatan krizon, teknologion, kaj demografion.  Kio pri ĉiuj temoj, kiuj ne inkluziviĝas?

Ni koncentriĝas en tendencegoj -- temoj, kiuj havos notindaj, aliformigaj tutmondaj efikoj, inkluzive de ekzisto-minacaj kaj katastrofaj riskoj kiel klimat-ŝanĝiĝo, kaj temoj, kiujn la internacia komunumo devos pritrakti.  Oni ne deziras, tamen, ke ĉi tiu listo estu aŭ kompleta aŭ preskriba.  Male, ĝi estas por helpi informi partoprenantojn kaj dialog-organizantoj.  Ni volas aŭdi respondojn, pri kiel homoj vidas la plej decidajn tutmondajn temojn, kiujn ni devas pli bone pritrakti.  Niaj materialoj donas oportunojn al homoj por diskuti kaj sugesti aliajn aferojn, kaj niaj enketiloj respegulos pli vastan aron da temoj.

D. Kiel la UN Membraj Ŝtatoj partoprenos?

Pli frue dum ĉi tiu jaro, la Membraj Ŝtatoj kunsentis, okazigi alt-nivelan eventon je la 21-a de septembro por festi la 75-an datrevenon de UN, kaj adopti antaŭen-rigardantan politikan deklaracion, kiu negociiĝos per interregistara proceso, pri "La estonteco, kiun ni deziras, la Unuiĝintaj Nacioj, kiujn ni bezonas: reasertanta nian komunan devontigon al multflankeco".

La UN75-iniciato estas ege komplementa, proponanta tiun temon al implikitaj homoj trans la mondo.  La subteno de Membraj Ŝtatoj estas nepre necesa por nia sukceso - pere de naciaj agadoj kaj etendiĝoj kaj subtenoj de la tutmondaj klopodoj.

D. Kiel povas junuloj / lernejoj / universitatoj partopreni?

Por estigi UN-on antaŭen-rigardema, junuloj devas esti ĉe la antaŭo de niaj klopodoj.  Ni esperas, ke la naciaj ministerioj pri edukado, ministerioj pri junuloj, kaj aliaj instancoj pripensos dediĉi horon (aŭ pli) de dumklasa instruado al UN75-a diskutado.  Ni ankaŭ kunlaboros kun lernejaj retoj kaj kun junulaj organizoj por certigi, ke junuloj inkluziviĝos en specifaj junulaj dialogoj, kiel ankaŭ en pli vastaj diskutoj en komunumoj kaj sektoroj.  Kaj ni kunlaboros kun universitatoj kaj esplor-institutoj por starigi pli profundajn diskutojn pri evoluegoj kaj eblaj solvoj, kaj por analizi kaj prezenti la rezultoj de nia iniciato.  Bonvolu kontakti nin, se vi volas fariĝi partneron de UN.

D. La UN alfrontas malfacilan financan situacion.  Kiom kostos ĉi tiu kampanjo?  Kiajn rimedojn oni disponigis?  Kiel povas ĉi tiu kampanjo esti efika kaj kompetenta kun limigitaj rimedoj?

Ni multe konscias pri la financaj malfacilaĵoj de la Organizo.  Nia kampanjo financiĝas entute de libervolaj kontribuoj, de Membraj Ŝtatoj kaj fondaĵoj, kaj de libervola subteno de niaj partneroj.  La financa celo por la iniciato estas USD 11 milionoj, kiuj inkluzivas la dialogojn mem, helpo al landaj teamoj de UN kaj aliaj partneroj, la produktado kaj dezajnado de materialoj, divers-formaj enketiloj kaj sondeoj, kaj analizo kaj disvastigo de la rezultoj.

D. Kiel ĉi tiu iniciato rilatas al aliaj gravaj eventoj kaj kampanjoj, kiuj okazas dum 2020?

La venonta jaro vidos multajn gravajn mejloŝtonojn: la komencon de la jardeko de ago kaj liverado por la Celoj por Daŭripova Evoluigo, gravajn konferencojn pri klimat-ŝanĝiĝo, biodiverseco, nuklea ne-disvastiĝo kaj sano, la 25-an datrevenon de la elstara Pekina Monda Konferenco pri Virinoj, la 20-an datrevenon de Rezolucio 1325 de la Sekureca Konsilo de UN, la 10-an datervenon de UN-Virinoj, kaj multaj pli.

La iniciato UN75 subtenos ĉiujn el ili, instigante debaton kaj agadon pri la tutmondaj evoluoj, kiuj formas nian kapablon antaŭenigi la promesojn de la mondo en ĉi tiuj kampoj; alportadante ĉi tiujn aferojn al granda kaj diversa tutmonda aŭskultantaro; subtenante dialogojn dum la eventoj, kiuj kondukos al ĉi tiuj eventoj, kaj ene de la kadroj de ĉi tiuj eventoj mem, emfazante la gravecon de pliita tutmonda agado al ĉiuj ĉi tiuj aferoj, kaj incitante kritikan diskutadon pri kiel ni revigligu subtenon de tutmonda kunlaboro kaj faru ĝin pli efika kaj inkluzivema.

D. Kiel ĉi tiu iniciato malsamas de ĉiuj aliaj iniciatoj?

Ĉi tiu iniciato estas multe malsama, ol antaŭaj datrevenaj kampanjoj de UN, kiuj ĉefe koncernis sin pri la historio de la agado de la UN, kaj nuntempa kunteksto.  Ĉi tiu estas ekzerco pri tutmonda aŭskultado.

La iniciato UN75 mem temas pri la estonteco, kaj kiel ni povas kune formi ĝin.  Ĝi temas pri dialogo - pri la UN aŭskultanta kaj lernanta, respondanta kaj engaĝiĝanta kun kiom eble plej multaj homoj kaj interesataroj.

D. La UN ĉiam parolas.  Ĝi estas parol-fabriko.  Ĉu ni vere bezonas pliajn diskutadojn?

La UN estas multe pli ol parol-fabriko.  Ĝi manĝigas, ŝirmas, kaj protektas milionojn da homoj ĉiutage.  Ĝi protektas homojn en kelkajn el la plej malfacilaj situacioj en la mondo.  Ĝi vakcinas preskaŭ la duonon de la infanoj de la mondo.  Ĝi subtenas la kreadon de internaciaj leĝoj kaj normoj, helpas malebligi konflikton kaj konstrui pacon, provizas praktikan subtenon kaj konsilon al registaroj pri granda nombro da aferoj - de kontraŭbatalado de organizita krimo ĝis kapabligado de homoj kun malkapabloj.  Kaj ĝiaj "parol-fabrikaj" funkcioj estas esence necesaj: ĝi restas la ĉefa internacia forumo, en kiu ŝtatoj povas kunveni, por pace solvi iliajn malkunsentojn, kaj por adopti kunpartitajn solvojn al la defioj, kiujn ni alfrontas.  Parolado estas senlime preferinda al milito.  Tempo malmultiĝas por tutmondaj solvoj.  Ni devas diskuti, kiel ni povas progresi de tie, kie ni estas - kaj kien ni iras - al tie, kie ni bezonas esti.  La kostoj de neparolado, de nekomunikado, estas tro altaj.

Ni ankaŭ estas je momento, kiam fidemo - kaj inter kaj ene de multaj landoj - malfortiĝas.  Ni devas pli bone aŭskulti tiujn, kiuj sentas sin ellasataj kaj postlasataj.  Ni devas nutri pli grandan komprenon kaj empation, pli vastan scion, pri la riskoj, kiujn ni alfrontas, kaj pli grandan kunlaboron je solvoj en ĉiuj regionoj kaj sektoroj.  UN75 estas oportuno por fari tion.


This translation has been provided pro bono by Jon Liechty. It is not an official UN translation.
Ĉi tiun tradukon liveris senpage Jon Liechty.  Ĝi ne estas oficiala traduko de UN. 

Comments

Popular posts from this blog

La 75-a datreveno de la fondiĝo de UN!

Enketilo