La 75-a datreveno de la fondiĝo de UN!

Ĉi tiu paĝo estas neoficiala, parta traduko el ĉi tiu originalo.

Partoprenu la Konversacion.  Estu la Ŝanĝo.  #UN75

Por festi sian 75-an datrevenon en 2020, Unuiĝintaj Nacioj lanĉos la en historio plej grandan tutmondan konversacion pri la rolo de tutmonda kulaboro en la konstruado de la estonteco, kiun ni deziras.

Kial nun?

La traktado de aferoj, kiel la klimata krizo, malegaleco, novaj formacioj de perforto, kaj la gravaj ŝanĝoj, kiujn ni vidas en popolnombrado kaj teknologio por atingi la Celojn por Daŭripova Evoluigo, - nia kunpartata vizio de la estonteco - bezonos kunlaboro trans limoj, sektoroj kaj generacioj.

Sed ĝuste tiam, kiam ni bezonos kolektivan agadon pli ol iam ajn, subteno por tutmonda kunlaboro malplifortiĝas.  En multaj landoj publika fido en tradiciaj institucioj malkreskas, kaj rilatoj inter landoj malfaciliĝas.  Interparolo - kaj agado - pri tutmondaj temoj ne povus esti pli urĝe necesa.  Per ĉi tiuj konversacioj, UN celas kontrui tutmondan vizion de 2045 - sian centjariĝon, pliigi komprenon de la minacoj al tiu estonteco, kaj subteni plialtigitan internacian kunlaboron por efektivigi tiun vizion.

Kial partopreni?

Via voĉo aŭdiĝos.  La vidpunktoj kaj ideoj, kiuj produktiĝos, prezentiĝos al mondaj ĉefuloj kaj superaj UN oficialuloj ĉe la 75-a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj en septembro 2020.  Ili ankaŭ daŭre dissendiĝos kaj rete kaj pere de kunlaborantoj.

Kiam kaj kie ĉi tiu okazos?

Ek de januaro 2020, la kampanjo UN75 komencos interparolojn en ĉiuj rondoj - de klasĉambroj ĝis estrar-kunsido, de parlamentoj ĝis vilaĝaj haloj.  La celo estas, atingi kiom eble plej multajn homojn: aŭskulti iliajn esperojn kaj timojn; kaj lerni de iliaj ideoj kaj spertoj.  Iu ajn povas partopreni la tutmondan konversacion - vid-al-vide aŭ perkomputile, unuope aŭ en grupo, en ĉiu regiono de la mondo.

Kiel ĉi tiu fariĝos, kaj kiel ni partoprenu?

UN pelos la agadon de malantaŭe.  Kune ni konektiĝos.  Amplifos.  Agos. 

Kontektigu homojn

UN75 konstruas, kaj daŭre konstruos, reton de diversaj grupoj, individuoj, kaj kunlaborantoj por kunvenigi interparolojn.  Tra ĝiaj tutmondaj komputilaj kaj senkomputilaj retoj, UN75 celos atingi kiom eble plej multajn homojn, inkluzive junulojn, malgravigitajn komunumojn, kaj tiujn, kiuj malofte, aŭ neniam, sin koncernus pri aferoj de tutmonda kunlaborado.

Amplifi voĉojn

Rigardu la UN75-Ilaron, kiu enhavas gvidliniojn pri kiel aniĝi, kaj kiel inspiri konversaciojn kaj amplifi voĉojn ene de kanaloj kaj komunumoj por ke homoj parolu kaj aŭdiĝu.

Ilaroj por Dialogo
Ek de januaro 2020, kiu komencas la 75-an datrevenan jaron de la Organizo, la UN laboros kun partneroj por komencigi dialogojn kaj ene de kaj transe de limoj, sektoroj, kaj generacioj.  La celo estas, atingi kiom eble plej multajn homojn: aŭskulti iliajn esperojn kaj timojn; lerni de iliaj spertoj, kaj povigi ilin por pensi kaj agi tutmonde.


Afer-Resumoj
Por helpi enkadrigi kaj inspiri viajn dialogojn, legu kelkajn el niaj Afer-Resumoj, kiuj skize priskribos aferojn kiel la klimata krizo, malegaleco, novaj formoj de konflikto kaj perforto, kaj la rapidaj ŝanĝoj en demografio kaj entjeraj teknologioj.  Ĉi tiuj aferoj ĉiuj bezonos efikan kunlaboron trans limoj, sektoroj kaj generacioj.

Oftaj Demandoj

UN petas, ke homoj "partoprenu en la konversacio", kaj prezentu ideojn, por pritrakti la defiojn, kiujn ni alfrontas.  Kiel homoj partoprenu?  Kiu okazos, kun la trovitaĵoj?  Ĉu estos rezultoj kaj agoj?  Konsultu la Oftajn Demandojn.

Novaĵoj kaj Eventoj

Komunikilara Bulteno: UN lanĉos en historio plej grandan konversacion pri la estonteco de la mondo por festi sian 75-an fondiĝ-datrevenon dum 2020.

Novaĵ-artikolo: Ni devas interparoli: UN pretiĝas por 75-a fondiĝ-datreveno per Tutmondaj Konversacioj.

Marko-distinga Ilaro: La UN75-a simbolo estas disponebla por utilo en la ses oficialaj lingvoj de la UN (araba, ĉina, angla, franca, rusa, hispana) kaj aliaj lingvoj.  Bonvolu noti, ke la UN75-simbolo estas disponebla nur al UN tut-sistemaj parneroj.  Ĉiuj aliaj estaĵoj utilu la UN75-emblemon, sen la UN-emblemo.

Lernu Pli 
UN servas kiel tutmonda forumo, kie landoj povas atentigi kaj diskuti la plej malfacilajn aferojn, inkluzive problemojn de milito kaj paco.  Aldone al la konservado de internacia paco kaj sekureco, la UN protektas homajn rajtojn, liveras homaman helpon, promocias daŭripovan evoluigon, kaj subtenas internacian juron.

UN @ Dubaj-Ekspo 2020
La Dubaja Ekspozicio okazos de la 20-a de oktobro 2020 ĝis la 10-a de aprilo 2021.  La Departamento de Tutmonda Komunikado, en streĉa kunlaboro kun aliaj instancoj de la UN-a sistemo, utilos la oportunon de internacia ekspozicio por montri la la centran rolon de la Organizo kiel antaŭenignto de ideoj, katalizanto de agado, kaj motoro de multflankecaj solvaj por tutmondaj problemoj.

This translation has been provided pro bono by Jon Liechty. It is not an official UN translation.
Ĉi tiun tradukon liveris senpage Jon Liechty.  Ĝi ne estas oficiala traduko de UN.

Comments

Popular posts from this blog

Oftaj Demandoj

Enketilo