Posts

Oftaj Demandoj

Ĉi tiu paĝo estas traduko el ĉi tiu originalo.  Ĝin faris volontulo, kiu faris sian eblon plej bone traduki.  Tamen, oni ne povas promesi, ke ĝi estas senerara. D. UN75 petas, ke homoj "aliĝu al la konversacio", kaj prezentu ideojn por pritrakti la defiojn, kiujn ni alfrontas.  Kiel homoj partoprenu? Ni volas atingi kiom eble plej multajn homojn, do ni starigis diversajn rimedojn por intertrakti kun UN75 Mallonga reta demandaro Dum-ĉeestaj kaj retaj interparoloj, faritaj kunlabore kun partneroj Ilaro por tiuj, kiuj volas organizi la proprajn dialogojn Reta respondilo por kapti la rezultojn de la dialogoj (kun la ebleco doni respondojn pere de partneroj por tiuj, al kiuj mankas retkonekton) Aldone, ni laboras kun partneroj por fari sondeojn, fokus-grupojn, tradiciajn analizojn de donitaĵoj kaj de entjeraj komunikiloj por kapti la kiel eble plej vastan gamon da vidpunktoj, kaj por provizi reprezentajn kaj statistike fortajn donitaĵoj por komplementi la dialogojn.

Enketilo

ATENTON: klaku ĉi tie por atingi pli novan version de ĉi tiu enketilo en Eperanto, kiun vi povas plenumi rekte per la reto.  La respondojn oni resume sendos al UN. ----- Ĉi tiu paĝo estas neoficiala traduko de la enketilo, kiun vi povas atingi klakante la butonon "Take the Survey" ĉe ĉi tiu paĝo.  Ĝin faris volontulo, kiu faris sian eblon plej bone traduki.  Tamen, oni ne povas promesi, ke ĝi estas senerara.  Se vi volas respondi al la enketilo, vi povas malfermi alian fenestron kun la oficiala enketilo kie ĝi troviĝas, kaj kompreni la demandojn pere de ĉi tiu traduko.  Metu viajn respondojn nur en la oficialan enketilon, tiel, ke oni sendos ilin al UN.  Se vi volas skribi ion en la skatolojn, kie eblas tekste respondi, komencu per noto: "The following message is in Esperanto." ------- La mondo travivas plurajn transformiĝojn.  Nia klimato ŝanĝiĝas rapide.  Ni rimarkas gravajn ŝanĝojn en teknologio kaj en la konsisto de nia loĝantaro.  Kaj ni alfrontas ri

La 75-a datreveno de la fondiĝo de UN!

Ĉi tiu paĝo estas neoficiala, parta traduko el ĉi tiu originalo. Partoprenu la Konversacion.  Estu la Ŝanĝo.  #UN75 Por festi sian 75-an datrevenon en 2020, Unuiĝintaj Nacioj lanĉos la en historio plej grandan tutmondan konversacion pri la rolo de tutmonda kulaboro en la konstruado de la estonteco, kiun ni deziras. Kial nun? La traktado de aferoj, kiel la klimata krizo, malegaleco, novaj formacioj de perforto, kaj la gravaj ŝanĝoj, kiujn ni vidas en popolnombrado kaj teknologio por atingi la Celojn por Daŭripova Evoluigo, - nia kunpartata vizio de la estonteco - bezonos kunlaboro trans limoj, sektoroj kaj generacioj. Sed ĝuste tiam, kiam ni bezonos kolektivan agadon pli ol iam ajn, subteno por tutmonda kunlaboro malplifortiĝas.  En multaj landoj publika fido en tradiciaj institucioj malkreskas, kaj rilatoj inter landoj malfaciliĝas.  Interparolo - kaj agado - pri tutmondaj temoj ne povus esti pli urĝe necesa.  Per ĉi tiuj konversacioj, UN celas kontrui tutmondan vizion de 204

Enkonduko

Ĉi tiu retejo enhavas Esperant-lingvajn tradukojn el la retejo de UN pri la kampanjo UN75 .  Ĝi estas funkciigita de volontulo, kaj nepre ne estas oficiala retejo de UN. Por festi la datrevenon de la fondiĝo de UN, ĝi volas okazigi tutmondan konversacion.  Ĉi tiu retejo ekzistas por helpi Esperantistojn, kiuj volas partopreni en tiu konversacio per ilia lingvo. Ĉi tiu paĝo iam havos liston de ĉiuj paĝoj, kiuj ĝis nun tradukiĝis.  Plej grava estos la enketilo, kie vi rajtos doni, en la komentoj, viajn opiniojn pri la demandoj.  Oni sendos al UN resumon de viaj rimarkoj. Nepre rekontrolu ĉi tiun paĝaron foj-foje por vidi la novajn dokumentojn, kaj la ŝanĝojn al tiuj, kiuj jam ĉeestas! La tradukinto faris sian plej bonan, tamen ne povas garantii, ke la tradukoj estas sen eraroj!  Traduko de la ĉefpaĝo de la retejo de UN75. Traduko de la enketilo Traduko de la Oftaj Demandoj Laste redaktita la 22-an de marto, 2020